10

La decido de Venezuelo

bildo de oiculover
El oiculover Publikigita antaŭ 36 semajnoj 3 tagoj – Anoncita antaŭ 36 semajnoj 1 tago
Etikedoj:
http://www.nodo50.org

La ripetitaj atakoj kontraŭ la reformo-propono de la venezuela Konstitucio estas nur la antaŭlasta ĉapitro de serio da visceraj miskvalifikoj, naskiĝintaj plimulte el la nefina imago de la sennomaj fontoj kaj el la anekdotaro plej vana, kontraŭ la procezo ĉefrolita en Venezuelo de Hugo Chávez. Ene de tiu tajdo, oni realigas la mallertaĵon kvalifiki procezon subtenitan balote per procentaĵoj superaj al 60-70 procento sub kriterioj nure formalaj, anstataŭ taksi la okazintaĵojn pro ilia enhavo kaj graveco kiel estus dezirinde.

Legi »

Tiu ulo komencis sian karireon

bildo de Urso

Urso 36 semajnoj 2 tagoj 21 horoj 32 min ago

Tiu ulo komencis sian karireon per fiaskinta pucxo en 1992 kontraux la prezidento demokratie elektita, kun 14 mortintoj kiel rezulto. Ne kontentigita per tio, post tempo en malliberejo (kie li dauxre devus resti)decidis kantidigxi por prezidenteco kaj gajnis danke al siaj populismaj promesoj.
Iom post iom li komencis akapari la tutan povon kaj persekuti disidentojn.

Oni plurfoje provis organizi referendumon por forigi lin (kio estas antauxvidita en la venezuela legxaro) tamen la registaro cxiam nuligis la validajn subskribon aux postulis ion novan. Finfine ili devis akcepti, sed la Chavistoj publikigis la nomojn de la subskribintoj!! kaj nun ekzistas publika listo de eblaj malsxatantoj de la regximo (multaj el kiuj estis maldungitaj en la ministrejoj aux en kelkaj entreprenoj)

Ni povas paroli ankaux pri la fermigo de kontrauxanta televidkanalo... aux pri la uzo de petrolo por subvencii la amikojn, kiam la plejparto de la logxantaro estas malricxa
Fi al Chavez!!
Miajn plej bonajn dezirojn al cxiuj raciaj venezuelanoj

Denova plendo kontraŭ Chávez.

bildo de farri

farri 36 semajnoj 2 tagoj 20 horoj 46 min ago

Denova plendo kontraŭ Chávez. Tiaj plendoj fariĝis jam kutimaj kaj oftaj ĝis la enuo. Mi ne multon pli scias pri la politiko de Chávez ol kion mi legas en ĵurnaloj, kiuj estas enuige konstante kontraŭaj. Tamen, vidinte kiuj favoras kaj kiuj malfavoras la demokratie tri-foje elektitan prezidanton de Venezuelo mi rimarkis ke, kelkaj favoras lin elkore, kaj kelkaj malfavoras lin elpoŝe.

Antaŭ nelonge, multnacia entrepreno havanta intereson kaj profiton en Venezuelo pagis usonan agentejon por "krei opinion". Tiuspecaj agentejoj pagas centojn da ĵurnalistoj tra la tuta mondo, por ke ili skribu ion ajn iel ajn. Foje oni pagas rekte per mono, ĉeko aŭ enkasigo; foje la metodoj uzataj estas pli subtilaj.

Tion dirite, mi ne entute pravigas la politikon de Chávez. Kelkajn metodojn mi ege malŝatas, kelkan popolismon, kelkajn religiajn enpersonigojn, televidan aktorecon, ktp...

Mi ankaŭ ege malaprobas, eĉ se veni de homamasa voĉdonado, ke Chávez fariĝu Cezaro, Caro, Fuehrero... Mi malŝatas diktatorojn eĉ se loĝantaro voĉdonis tiujn amase.

Tamen, mi ja asertas ke Chávez estas la plej bona bonaĵo kiun venezuelanoj havas de la pratempo. Pri tio, mi tute ne dubas. Lernejoj, malsanulejoj, digno por ĉiuj kaj aro da sociaj servoj revataj de multaj en la mondo, plenigas nuntempe la vivon de malriĉaj venezuelanoj. Malaperigo de mizero estas vere laŭdinda, eĉ se riĉuloj perdintaj privilegiojn plendas kiel eble plej energie. Kompreneble mi kredas ke venezuelanoj meritas pli. Ili meritas ke la tutan socian plibonigon, venu de popola socia organizado, ne de ununura persono.

bildo de ombresaco

ombresaco 36 semajnoj 2 tagoj 10 horoj 54 min ago

Eble vi ne konas kio estas la "caracazo",

bildo de oiculover

oiculover 36 semajnoj 2 tagoj 10 horoj 51 min ago

Eble vi ne konas kio estas la "caracazo", dum la regado de Carlos Andrés Pérez (la sama fiulo kiun Chávez provis forpeli el la povo). Mortis miloj da homoj subpremitaj de la armeo, sub la ordonoj de tiu "prezidento demokratie elektita". Poste, tiu sama homo estis elpostenigita de la Parlamento kaj procesita pro koruptado. Ja, kontraŭ li Chávez ribeliĝis. Imagu kiel populara estis tiu krimulo ke estis la ribeliĝo de Chávez kontraŭ li kio igis ebla lian balotan venkon en 1998.

Ne diru stultaĵoj pri disidentoj, persekutoj ktp. Okazis referendumo en 2003, kaj li venkis. Okazis pasintjare prezidentaj balotoj, kaj li venkis kaj ricevis preskaŭ 64% el voĉdonoj. Se vi tiom parolas pri demokratio kaj libereco, akceptu la demokration!