10

Nepuniteco de nov-naziismo en Hispanio, eĉ se murdi

bildo de farri
El farri Publikigita antaŭ 41 semajnoj 3 tagoj – Anoncita antaŭ 41 semajnoj 1 tago
Etikedoj:
http://www.ipernity.com

La pasintan 11an de novembro, grupo de nov-naziuloj tute leĝe manifestaciis ksenofobe kaj rasisme kontraŭ enmigrintoj en Madrido. La manifestacio trairis laboristan kvartalon kaj kontraŭfaŝismaj grupoj kuniĝis proteste al tiu faŝisma parado. Inter la plendantoj staris Carlos, 16-jara knabo, murdigita de armeano partopreninta la faŝismaĵon.

Legi »

Estas grava afero la kreskado de

bildo de ombresaco

ombresaco 41 semajnoj 2 tagoj 13 horoj 11 min ago

Estas grava afero la kreskado de tiuj grupoj, sed mi ne certas ĉu estas bona ideo malleĝigi politikajn partion. Aliflanke, farri, estas vere, sed ne tute ekzakte diri "La leĝo estis kreita nur cele al malleĝigo de eŭska secesiisma partio", ĉar ankaŭ ANV aŭ Aralar (maldektre) kaj PNV (dekstre) estas secesiismaj partioj (aŭ ERC kaj kelkaj deklaracioj de CiU, aŭ BNG ekster eŭskio), kaj ili leĝaj.

PP intencis fari leĝon nur por batasuna, kaj nun, sub tiu tekstoj multaj aliaj partioj devus esti malleĝigitaj, sed neniu faras ĝin.

Mi pardonpetas al la nehispanaĵ-fakuloj pro la tro lokala diskuto.

Ni plene kunsentas. Mia frazo "kte

bildo de farri

farri 41 semajnoj 2 tagoj 12 horoj 54 min ago

Ni plene kunsentas. Mia frazo "kte diri "La leĝo estis kreita nur cele al malleĝigo de eŭska secesiisma partio" volas diri UNU KONKRETA eŭska partio, t.e. Batasuna.

Mi ankaŭ pensas ke, malleĝigi politikajn partiojn estas atenco kontraŭ demokratio. Tamen, mi volas publike denonci ke, se oni deklaras sin amiko de ETA, tiu tuj estos malliberigita, kaj male rajtas libere senpunitece agi kiu ajn apoganto de faŝismo en kies ajn varianto (naziismo, rasismo, ksenofobio, netoleremo, perforto, frankismo, falangismo, ktp)