12

Ni petas nuligi la honoran prezidantecon de UK 1968 al diktatoro

bildo de ombresaco
El ombresaco Publikigita antaŭ 41 semajnoj 2 tagoj – Anoncita antaŭ 41 semajnoj 2 tagoj
Etikedoj:
http://www.homadigno.net

La jaron 1968 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Madrido kaj gxia honora prezidanto estis Francisco Franco, puĉisto provokinta kruelan militon, diktatoro de Hispanio dum 39 teroraj jaroj kaj ĉefa respondeculo pri ĉ. miliono da murditoj.

Legi »

Bonega iniciato. Mi gratulas la

bildo de jinglada

jinglada 41 semajnoj 2 tagoj 9 horoj 13 min ago

Bonega iniciato. Mi gratulas la iniciatintojn. Mi jam subskribis kaj sendis la novaĵon al miaj eo-kontaktoj.
Joan Inglada

Gratulon al la iniciantoj! Jen

bildo de joan

joan 41 semajnoj 2 tagoj 6 horoj 59 min ago

Gratulon al la iniciantoj! Jen bona ekzemplo de internacia solidareco, paca agado kaj kontraux-fasxismo internacia.

Franco estis fasxisto. UEA neniam devus apogi kaj honogiri lin.

Antauxen kaj cxiam gxis la fina

bildo de chmari

chmari 41 semajnoj 2 tagoj 6 horoj 57 min ago

Antauxen kaj cxiam gxis la fina venko de la esperanta mondo!

Ohhh Ohhh Ohhh... Esperanto... CXIUJ KUNE KUNE KUNE!!!

Imitinda inciato! dankon al la

bildo de jhonnydep

jhonnydep 41 semajnoj 2 tagoj 6 horoj 56 min ago

Imitinda inciato! dankon al la homoj kiuj kreas kaj evoluigas la movadon per bonaj argumentoj kaj agadoj.

Franco estis fidela al Hitlero

bildo de omabutner

omabutner 41 semajnoj 2 tagoj 6 horoj 53 min ago

Franco estis fidela al Hitlero kaj Mussolini. NE AL Fasxismo!

http://martebueno.4t.com/hendaya.jpg

Pardonu ke mi ligas novajxon en

bildo de ombresaco

ombresaco 41 semajnoj 2 tagoj 6 horoj 49 min ago

Pardonu ke mi ligas novajxon en la hispana, sed:
http://www.lainsignia.org/2007/septiembre/dial_004.htm

Mi rimarkas kaj tradukas parto de letero de Manuel Azaña (la lasta respublika prezidento):
"...kiam oni parolas pri la fasxismo en Hispanio, mia opinio esis jena: Estas aux povas esti en Hispanio la kvanto da fasxistoj kion oni volas. Sed fasxisma regimo, ne okazos. Se venkus movado kontrauxrespublika, okazos milita kaj eklazia diktaturo al la hispana tradicia maniero [...]"

Ni uzu la vorto fasxismo por la veraj fasxismo, en Hispani estis franko tiu kiu malaperigis la fasxismo.

FOR LA FAŜISMON, EĈ SE ONI VOLAS

bildo de farri

farri 41 semajnoj 2 tagoj 6 horoj 9 min ago

FOR LA FAŜISMON, EĈ SE ONI VOLAS NOMI ĜIN ALINOME....

UEA, movu la pugon!

bildo de joevinilo

joevinilo 41 semajnoj 2 tagoj 1 horo 51 min ago

UEA, movu la pugon!

Kvankam mi plene kontrauxas ajnan

bildo de Urso

Urso 40 semajnoj 5 tagoj 21 horoj 25 min ago

Kvankam mi plene kontrauxas ajnan omagxon al diktatoro kauxzinta tiom da mortoj, enkarcerigoj ktp, mi ne subskribos manifeston verkitan de anonimuloj, kasxitaj sub la nomo 'pacaj esperantistoj, viktimoj de la diktaturo'. Estas tre facile organizi polemikon tiel en malgranda medio, jxetante sxtonon kaj kasxante la manon. Tamen, ne estas tiel anonima, cxar la proprietulo de tiu domajn-nomo estas facile konsultebla. Cxu ili kontaktis unue la koncernajn e-organizojn? Mi deziras pensi ke cxio fontas el naiveco, kaj ne el volo amasigi homojn kontraux konkreta organizo. Cxu oni volas kredigi al la publiko ke HEF estas aro da frankismemuloj?
Fine tiu titolo donita al la diktatoro ne havas plu validon ekde antaux 39 jaroj. kial tiu bezono sercxi fantomojn?

Nenie mi vidas anonimecon en tiu

bildo de Kristof

Kristof 40 semajnoj 5 tagoj 9 horoj 24 min ago

Nenie mi vidas anonimecon en tiu manifesto. Chiuj subskribintoj skribas plenlitere siajn nomojn.

Krom tio, mi vidas nenian atakon kontrau HEF. Ech ne estas unu mencieto pri chi tiu organizo! Universala Kongreso estas afero de UEA, chu ne? Kaj mi ech ne kredas ke la manifesto estas atako kontrau la nuntempa UEA, char alikaze ili ne atendus de ili kondamnon pri la iama konpromitigho.

Mi ne kredas ke vi devas timi pri la bildo de HEF. Chiuj scias, ke ili ne chiuj HEFanoj estis/as frankismemuloj.

Mi konstatas ke tiu manifesto havas almenau unu kontentigan efikon: ghi sciigis al multaj pri tiu fakto kiu ne estas detaleto de nia historio (ne nur kiel esperantisto sed simple kiel homo). Ghi spegulas la troan oportunismon, kiu foje karakterizis/as la esperanto-movadon.

amike,
Kristof