16

Urĝa Preto por Voĉdonu!

bildo de kitzOgen
El kitzOgen Publikigita antaŭ 1 tago 18 horoj – Anoncita antaŭ 15 horoj 48 min
Etikedoj:
http://www.esperanto.org

La unua balot-periodo finiĝis kaj la Esperanto-propono sukcesis la 9-an lokon (inter 7.783 Ideo-proponoj).
(La 2-a en la Edukado sekcio)

Legi pli »
14

Feliĉan vintran solsticon! Ramen!

bildo de joan
El joan Publikigita antaŭ 2 semajnoj 2 tagoj – Anoncita antaŭ 4 tagoj 20 horoj
Etikedoj:
http://www.klaku.net

Karaj geamikoj, la momento kiam la suno atingas la solstican punkton ankaŭ nomiĝas la solstico, samkiel la tago en kiu ĝi okazas - la plej longa aŭ mallonga tago de la jaro, la 20-23aj de junio kaj decembro.

Legi pli »
14

Iraka ĵurnalisto ĵetas du ŝuojn al Bush

bildo de joan
El joan Publikigita antaŭ 3 semajnoj 4 tagoj – Anoncita antaŭ 2 semajnoj 3 tagoj
Etikedoj:
http://www.youtube.com

Jen nova respondo al George W. Bush, nun per ŝuoj :-) Bush foriru de Irako!

Legi pli »
18

Forpasis Forrest J Ackerman -- LA Times (angle)

bildo de enwilson
El enwilson Publikigita antaŭ 4 semajnoj 3 tagoj – Anoncita antaŭ 4 semajnoj 2 tagoj
Etikedoj:
http://www.latimes.com

Forrest J Ackerman forpasis pro korhalto je la 4-a de decembro en sia hejmurbo de Los-Anĝeleso, Kalifornio. Li estis longtempa esperantisto, unua-generacia sciencfikcia fervorulo kaj verkisto, kaj antaŭa ĉefredaktoro de la usona gazeto "Famous Monsters of Filmland," kiu influis generacion da fervoruloj de monstro-filmoj. Li havis 92 jarojn.

Legi pli »
13

Okazis en Pekino la 5-a Strategia Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono

bildo de akvo814
El akvo814 Publikigita antaŭ 5 semajnoj 1 horo – Anoncita antaŭ 3 semajnoj 3 tagoj
Etikedoj:
http://esperanto.china.org.cn

Antaŭtagmeze de la 4-a de decembro okazis en Pekino la 5-a Strategia Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono.

Legi pli »
11

Skajpo komunikigas kun Lech Walesa

bildo de kasia.idziaszczyk
El kasia.idziaszczyk Publikigita antaŭ 5 semajnoj 3 horoj – Anoncita antaŭ 3 semajnoj 6 tagoj
Etikedoj:
http://www.onet.tv

Okaze de 25-jara datreveno de la fondiĝo de la sindikato Solidareco, la Instituto Walesa afable invitas ĉiujn laŭreatojn de la Nobel-Premio pri paco partopreni en Internacia Konferenco. Tiuj, kiuj ne povos alveni persone, povos partopreni per Skajpo.

La konferenco temos pri aktualaj problemoj de la Nuntempa Internacia Vivo.

Legi pli »
12

Balotu por "Fako de esperanto en la lernejoj" en la Kampanjo de Obama

bildo de joan
El joan Publikigita antaŭ 6 semajnoj 1 tago – Anoncita antaŭ 5 semajnoj 5 tagoj
Etikedoj:
http://www.change.org

Change.org estas la oficiala politik-kampanjo de Barack Obama. Oleg Izyumenko starigis proponon por havi fakon de esperanto en la lernejoj de Usono. Eniru kaj balotu!

Legi pli »
15

Helpokrio el orienta Kongo

bildo de joevinilo
El joevinilo Publikigita antaŭ 6 semajnoj 5 tagoj – Anoncita antaŭ 5 semajnoj 3 tagoj
Etikedoj:
http://www.liberafolio.org

Ĵaŭdon, 13 nov 2008 09:12:20 +0000 (GMT), Ntawu Hubert (unu el la afrikanoj al kiuj NEL sendis hereditajn librojn lastjare) skribis: Kara Samideano, saluton, Certe vi miros kiam vi ricevos tiun mesaĝon.

Legi pli »