Inaŭguriĝis la 8-a Pekina Internacia Ekspozicio pri Fuelŝparo kaj Mediprotekto

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 06/16/2016 - 23:39
La 8-an de junio inaŭguriĝis la 8-a Pekina Internacia Ekspozicio pri Fuelŝparo kaj Mediprotekto, en ĝi fokusiĝis multaj pintaj teknologioj kaj solvaj planoj por la aera pureco alportitaj de en- kaj eksterlandaj entreprenoj.

Larĝbuŝaj Bronzaj Bobioj estis artefarite produktitaj en Jangzio

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mar, 03/22/2016 - 05:27
La 10-an de junio en Yibin de Sichuan-provinco de Ĉinio la Ĉina Instituto de Ĉinaj Acipenseroj okazigis gazetaran konferencon por anonci, ke la fiŝo Larĝbuŝa Bronza Bobio (Coreius Guichenoti) havebla nur en Jangzio estis sukcese bredita kaj produktita artefarite. De la mezo de majo esploristoj de la instituto dufoje donis al breditaj Larĝbuŝaj Bronzaj Bobioj akuŝakcelajn drogojn kaj per tio ili ricevis 5.5 mil fekundigitajn ovojn, el kiuj 4 mil fiŝidiĝis. Nun ili jam povas sin nutri.

Ĉu New horizons trovos viveblecojn sur Plutono?

Publikigita de Emanuelo la Lun, 03/21/2016 - 13:20
"New Horizons" estas usona kosmosondilo sendita por malkovri pli Plutono. En tiu artikolo, mi atentigas la leganton pri la ebleco, ke ĝi malkovras likvan akvon, do eble vivon, sur Plutono.

Lerni lingvojn kaŭzas la saman plezuron ol ĉokolado, sekso aŭ hazardludoj

Publikigita de farri la Lun, 03/14/2016 - 17:50
Sciencistoj determinis ke koni la signifon de la vortoj aktivigas la cerbocirkvitojn pri motivigo kaj rekompenco

Ĉinio publikigis geomorfologiajn bildojn fotitaj de la satelito "Alt-distingivo n-ro 1"

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 03/10/2016 - 18:10
La 16-an de aŭgusto la Ŝtata Administracio de Scienco, Teknologio kaj Industrio por Nacia Defendo publikigis grupon da fotoj kun alta distingivo observitaj kaj fotitaj de la satelito "Alt-distingivo n-ro 1". La fotoj montris geografian kaj geomorfologian trajtojn de Ĉinio. Ili estis komponitaj el mult-spektraj bildoj kun 8-metra distingivo kaj tiuj kun 16-metra distingivo.

En Pekino oni uzos malmult-sulfuran karbon por plibonigi la aer-kvaliton

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mar, 03/08/2016 - 06:58
Lastatempe la Pekina Kontrola Administracio de Kvalito kaj Teknologio anoncis, ke ekde la 1-a de aŭgusto en Pekino oni uzos malmult-sulfuran karbon por plibonigi la aer-kvaliton de Pekino.

Vintraj tagoj, esperantaj projektoj

Publikigita de joan la Dim, 03/06/2016 - 10:12
Dum la vintraj tagoj, multaj el ni laboretas, studetas aŭ kreas novajn projektojn por la printempo kaj somero.

Ĉina esperantisto inventis novtipan akvovarmigilon

Publikigita de El Popola Ĉinio la Ven, 03/04/2016 - 05:31
Lu Yijian, 72-jara ĉina esperantisto, inventis novtipan akvovarmigilon post multjara esplorado. Lia inventaĵo akiris patenton en Ĉinio en la jaro 2010 kaj en japana kaj usona patentoficejoj en 2014.

Altteknikaj aparatoj en Mondpokala Futbal-Konkurso (II)

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mer, 03/02/2016 - 08:04
En la ĉi-jara futbal-konkurso la Internacia Federacio de Futbalaj Asocioj ankaŭ decidis apliki falk-okulan sistemon de golejlinia tekniko por pli justa juĝado...

Germanio helpas la mediprotekton de Ĉinio

Publikigita de El Popola Ĉinio la Dim, 02/14/2016 - 12:10
La 7-an de julio Pekino publikigis, ke oni finis la programon pri "Rekreskigo de plantaĵoj kaj daŭrigebligo al akvofont-protekta arbaro en sabloŝtorm-damaĝita regiono norde de Pekino" finance projektita de Ĉinio kaj Germanio. La regiono kovras parton de Pekino kaj parton de la provinco Hebei, nun la du lokoj jam realigis la ekologian rebonigon de la menciita arbaro je 10 mil hektaroj en 7 malgrandaj basenoj, tio efike helpas la median rebonigon de la akvorezervejo Miyun, grava akvofonto de Pekino.