17

Ĉapelisto - Firefox kromprogrameto

bildo de vinz
El vinz Publikigita antaŭ 1 jaro 8 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 8 semajnoj
Etikedoj:
https://addons.mozilla.org/de/firefox/addon/4016

Bonega kromprogrameto por Firefox por tuj ĉapeligi malnovajn retpaĝojn aŭ tekstojn kiuj ankoraŭ estas en la x-skribsistemo.

Legi »

Ege interesa kromprogrameto por

bildo de joan

joan 1 jaro 8 semajnoj 5 tagoj 23 horoj ago

Ege interesa kromprogrameto por la plej bona navigadilo! dankon!

Mi uzas ĉapelojn en Ubuntu kaj Makoso de antaŭ longe, tamen mi ĉiam apogas la facilaĵojn programitaj por la novuloj en nia tutmonda lingvo, antaŭen kun la kromprogrameto!

Nur iuj TTT-ejoj ne uzas ĉapelojn.

bildo de formiko

formiko 1 jaro 8 semajnoj 5 tagoj 13 horoj ago

Nur iuj TTT-ejoj ne uzas ĉapelojn. Kiu ne uzas ĉapelojn?

Certe estas multe pli bona se la

bildo de vinz

vinz 1 jaro 8 semajnoj 5 tagoj 6 horoj ago

Certe estas multe pli bona se la tekstoj jam estas ĉapeligita.
Mit tute ne ŝatas la x-sistemon, ĝi aspektas tute ne bone.
Sed eĉ en klaku.net kelkaj ankoraŭ skribas x-sistemon kaj estiĝas miksaĵo inter ĉapeloj ka x-sistemo. Ankaŭ tiam estas la kromprogramo bona!

Formiko, nur mankas aldoni: Kiu

bildo de gufulo

gufulo 1 jaro 8 semajnoj 5 tagoj 51 min ago

Formiko, nur mankas aldoni:
Kiu ne uzas ĉapelojn? Venu ĉi tie kaj mi batos lin/ŝin!
hehe

Mi mem, uzas la x-sistemon, dependadte

bildo de ombresaco

ombresaco 1 jaro 8 semajnoj 4 tagoj 20 horoj ago

Mi mem, uzas la x-sistemon, dependadte je mi estas ĉe mia komputilo, aŭ en alia. Mi pensas ke eble ĝi povus esti integrata en la tekstejoj (textboxes) per javascipt (aŭ poste en la servilo per PHP) en esperantaj paĝoj kiel en la esperanta vikipedio.

Mi uzas la x-sistemon, kiam mi

bildo de formiko

formiko 1 jaro 8 semajnoj 4 tagoj 3 horoj ago

Mi uzas la x-sistemon, kiam mi skribos retpoŝtojn, sed kiam mi skribos en forumoj, mi uzas ĉapelojn. Mi preferas Linukson (aŭ "Ek" por Vidozo)por skribi ĉapelojn.

Ankaŭ mi uzis la x-sistemon kaj

bildo de bonulo

bonulo 1 jaro 8 semajnoj 3 tagoj 9 horoj ago

Ankaŭ mi uzis la x-sistemon kaj Ĉapeliston. Sed antaŭ kelkaj tagoj mi instruiĝis de mia amiko manieron por enigi supersignon per Makintoŝo. La maniero estas tre simpla...

Faru ĉi tion: 1. Elektu "Internacia sistema-opcioj" 2. Elektu "eniga menuo" 3. Elektu "Vastigita Usono". Tiel, vi povos premi OPTION kaj 6 samtempe antaŭ litero por aldoni ĉapelon al ĝi, kaj premi OPTION kaj b (por brevo) antau la "u" por aldoni ĝian duoncirklan supersignon.