13

[Filmo] Tre bela filmo pri 3d-grafikaĵoj en Linukso

http://www.youtube.com

Spektu frapan filmon pri compiz-fusion, la informadika programo kiu unuigas linukson kaj la plej modernajn 3d-grafikaĵojn.

Legi »
bildo de oiculover
Sendita de oiculover Publikigita antaŭ 44 semajnoj 3 tagoj – Anoncita antaŭ 44 semajnoj 2 tagoj
Kategorio: teknologio   Etikedoj:

Compiz (kune kun Beryl) estas la

bildo de joan

joan 44 semajnoj 3 tagoj 1 horo 56 min ago

Compiz (kune kun Beryl) estas la estonteco de la hejmaj sistemoj.

La libera softvaro ne haltas. La kono universaliĝas!

Belegaj funkcioj! Sed la sistemo

bildo de denizo

denizo 44 semajnoj 3 tagoj 1 horo 34 min ago

Belegaj funkcioj! Sed la sistemo versxajne devas esti pli rapida ol la mia. Mi esploros kiam mi aliros pli potencan sistemon.

Kaj estas homoj kiuj diras ke linukso

bildo de ombresaco

ombresaco 44 semajnoj 2 tagoj 8 horoj 9 min ago

Kaj estas homoj kiuj diras ke linukso estas malbela ...

Aliflanke, multaj el tiuj funkcioj estas belaj (eble ecx belegaj) sed senutilaj. Tio eble estas bona por ke homoj proksimigis al libera softvaro.

Ke gxi estas eble pli bela ol utila ne signifas ke estas malbona, cxiuj povas agordi (http://www.komputeko.net/?vorto=configure) kaj malaktivigi la efektojn ne volatajn.

Mi uzas Linukson, kaj kvankam berilo

bildo de formiko

formiko 44 semajnoj 2 tagoj 5 horoj 28 min ago

Mi uzas Linukson, kaj kvankam berilo ("Beryl") plaĉas al mi, ĝi estas "Okuldolĉaĵo", kaj ĝi uzas tro sistemrisurcoj.

Ĉu ekzistas la vorto risurco?

bildo de fefcas

fefcas 44 semajnoj 1 tago 5 horoj 37 min ago

Ĉu ekzistas la vorto risurco? Mi preferas "rimedon". ;-)

Ankaŭ mi uzas hejme Linukson kaj mi neniam rigardis tiun okuldolĉaĵon. Laŭ mi, estas sensencaĵo, nur por malakceli la sistemon.

Do, dum mi inventis tiun vorton,

bildo de formiko

formiko 44 semajnoj 18 horoj 4 min 54 sec ago

Do, dum mi inventis tiun vorton, mi pravis.
La Komputada Leksikono (http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/RI.html) diras la malon :)
Mi ne scias, se tiun vortaro estas aŭtoritata tamen.

Nun la korekta nomo estas Compiz

bildo de joan

joan 41 semajnoj 6 tagoj 16 horoj 20 min ago

Nun la korekta nomo estas Compiz Fushion

Lastaj komentoj

Ligiloj