Se guglo havus nigran ekranon, sciante la kvanton da homoj kiuj uzas ĝin, oni kalkulas ke ni ŝparus po 750 megavattoj/horo por jaro.
Pro tio, guglo verkis nigran novan version, nome Backle, havante la samajn funckiojn ol tiu blanka versio sed ŝparante pli da energio.
Legi »



Mi ne scias ĉu vere oni ŝparas
farri 41 semajnoj 5 tagoj 12 horoj 21 min ago
Mi ne scias ĉu vere oni ŝparas energion aŭ ne per nigra ekrano, verŝajne jes (fakuloj konfirmu). Tiukaze, mi gratulegas la iniciaton.
Tial, mi eĉ proponus nigrigi nian Klaku-on.
La sxparado da energio estas pli
ombresaco 41 semajnoj 5 tagoj 10 horoj 46 min ago
La ŝparado da energio estas pli alta se onia ekrano estas CRT-a (la klasikaj kaj grandaj). Ankaŭ la TFT-a (la modernaj kaj maldikaj) ŝparas iom, sed la procento ne estas tiom alta.
Tiu ŝparado da energio estos pli utila por la logantaroj da neriĉaj landoj, ĉar ĉefe ili havas malnovajn komputiloj kaj ekranoj.
Eble tio sxparas iom da energio
Peeter 41 semajnoj 5 tagoj 9 horoj 16 min ago
Eble tio ŝparas iom da energio (ie) sed ĉu tio ŝparas (au malŝparas) miajn okulojn? Cetere ĉe mi tio ne ŝparas energion ĉar tiom pli mi devas uzi elektran ĉambrovarmigon.
mi uzos gxin cxar mi preferas nigrajn
paulogeyer 41 semajnoj 5 tagoj 5 horoj 23 min ago
mi uzos ĝin ĉar mi preferas nigrajn retpaĝojn :)