Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj uzante Esperanton kiel laborlingvon.
Vi povas libere aliĝi, partopreni kaj demandi tie ĉi pri linukso, libera programaro, k.s.




Mi tie vidas nenion rilatan al
viric 48 semajnoj 45 min 55 sec ago
Mi tie vidas nenion rilatan al programistoj. Laŭ mi, tie nur babilas aŭ tradukistojn de libera programaro, aŭ amasuzantoj de tiu programaro. Nenion pri programado tie mi vidas.
Tie laŭ mi babilumas homoj bloge, kiuj interesiĝas pri la liberkoda mondo samkiel farus tiaspeca novaĵagentejo. Nur homoj parolantaj pri alies programado. Ŝajne, tute moda afero *apud* la liberkoda programistaro.
Ĝuste tial tiu komunumo bezonas
fefcas 47 semajnoj 4 tagoj 21 horoj 45 min ago
Ĝuste tial tiu komunumo bezonas aliĝon de pli da programistoj, por instigi pli fakajn agadojn. Ĉu ekzistas alia grupo specife kuniĝanta programistojn, kiuj laboras precipe per Esperanto?
Kaj vi ne tute serĉis la retejon. Jen interesa parto, laŭ mia opinio:
http://liberaprogramaro.net/component/option,com_openwiki/Itemid,26/id,p...