13

Esperanto malantaŭen !

http://groups.google.com

"Mi antaŭ nelonge konstatis ke la esperantlingva Vikipedio retroiris de la 15a ĝis la 16a vico inter ĉiuj vikipedioj.
Ĉu neevitebla malsuprenirado ?"

Legi »
bildo de fajro
Sendita de fajro Publikigita antaŭ 47 semajnoj 11 horoj – Anoncita antaŭ 46 semajnoj 6 tagoj
Kategorio: urĝaj novaĵoj   Etikedoj:

Dankon pri la klakajxo. Mi malsxatas

bildo de denizo

denizo 46 semajnoj 6 tagoj 15 horoj 59 min ago

Dankon pri la klakajxo.
Mi malsxatas la titolon, laux mi Vikipedio neniel egalas Esperanton. Do malantauxo por la Vikipedio neegalas malantauxo por Esperanto entute.

Ankaŭ mi kredas ke ni ne devus

bildo de joan

joan 46 semajnoj 6 tagoj 14 horoj 31 min ago

Ankaŭ mi kredas ke ni ne devus kompari la komunumo esperantista kaj la komunumo katalun-parolanta aŭ franc-parolanta aŭ japan-parolanta... ni ankaŭ parolas niajn lingvojn kaj kutime, esperantistoj redaktistaj en la Vikipedio redaktas artikolojn en aliaj lingvoj, ĉu ne?

Laŭ mi ni devas esti kontentaj de la rezultoj de la vikipedio, de ĝia funkciado kaj intenci daŭre partopreni en la traduko de novaj artikoloj. Fina Punkto. Ni ne intencu iri rapide aŭ havi pli artikolojn ol aliaj lingvoj, ĉu ne?

Rimarkinda afero ke multaj esperantistoj

bildo de chmari

chmari 46 semajnoj 6 tagoj 14 horoj 28 min ago

Rimarkinda afero ke multaj esperantistoj ne estas aktivuloj... pro tio, kutime, la homoj pensas ke la esperantistoj ne ekzistas.

Se ĈIUJ esperantistoj partoprenus ALMENAŬ en UNU projekto, estus ege videbla afero ke esperanto ekzistas en multaj multaj multaj fakoj de la vivo.

La esperantistoj havas la ŝlosilon

bildo de dipcas

dipcas 46 semajnoj 6 tagoj 12 horoj 32 min ago

La esperantistoj havas la ŝlosilon de nia estonteco, kaj perdi bonajn ilojn kiel la tutmonde konata Vikipedio estas granda eraro.

Interesa diskuto... Jes gxi estas

bildo de denizo

denizo 46 semajnoj 5 tagoj 17 horoj 56 min ago

Interesa diskuto...
Jes gxi estas bona ilo, sed cxu gxi vere gravas fronte al neesperantistoj?
Laux mi ne. Estas multe pli da aliaj aferoj, kiujn pli gravas se vi rigardas la esperantistaro kiel tuto (se tio iam/plu eblas)
Dum varbado de komencantoj en Danio, ni ne rakontas pri poresperantistaj servoj krom Pasporta Servo.
Mi taksas la eblecon ekhavi personaj sociaj kontaktpunktoj tutmonde kiel multe pli grava por danaj komencantoj. En Danio cx. 75 % jam parolas la anglan (pli aux malpli bone) kaj pro tio malfacilas klarigi kiel ili profitus de eklernado de eo.

Konsentite. Mi nun enmetas ligilo

bildo de denizo

denizo 46 semajnoj 5 tagoj 17 horoj 44 min ago

Konsentite. Mi nun enmetas ligilo al tio cxi diskuto cxe http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo

Tamen en Rusio sxajne malpli ol

max12354 46 semajnoj 4 tagoj 11 horoj 19 sec ago

Tamen en Rusio sxajne malpli ol 10% scias la anglan.

Lastaj komentoj

Ligiloj