13

Esperanto malantaŭen !

bildo de fajro
El fajro Publikigita antaŭ 1 jaro 16 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 16 semajnoj
Etikedoj:
http://groups.google.com

"Mi antaŭ nelonge konstatis ke la esperantlingva Vikipedio retroiris de la 15a ĝis la 16a vico inter ĉiuj vikipedioj.

Ĉu neevitebla malsuprenirado ?"

Legi »

Dankon pri la klakajxo. Mi malsxatas

bildo de denizo

denizo 1 jaro 16 semajnoj 3 tagoj 8 horoj ago

Dankon pri la klakaĵo.
Mi malŝatas la titolon, laŭ mi Vikipedio neniel egalas Esperanton. Do malantaŭo por la Vikipedio neegalas malantaŭo por Esperanto entute.

Ankaŭ mi kredas ke ni ne devus

bildo de joan

joan 1 jaro 16 semajnoj 3 tagoj 7 horoj ago

Ankaŭ mi kredas ke ni ne devus kompari la komunumo esperantista kaj la komunumo katalun-parolanta aŭ franc-parolanta aŭ japan-parolanta... ni ankaŭ parolas niajn lingvojn kaj kutime, esperantistoj redaktistaj en la Vikipedio redaktas artikolojn en aliaj lingvoj, ĉu ne?

Laŭ mi ni devas esti kontentaj de la rezultoj de la vikipedio, de ĝia funkciado kaj intenci daŭre partopreni en la traduko de novaj artikoloj. Fina Punkto. Ni ne intencu iri rapide aŭ havi pli artikolojn ol aliaj lingvoj, ĉu ne?

Rimarkinda afero ke multaj esperantistoj

bildo de chmari

chmari 1 jaro 16 semajnoj 3 tagoj 6 horoj ago

Rimarkinda afero ke multaj esperantistoj ne estas aktivuloj... pro tio, kutime, la homoj pensas ke la esperantistoj ne ekzistas.

Se ĈIUJ esperantistoj partoprenus ALMENAŬ en UNU projekto, estus ege videbla afero ke esperanto ekzistas en multaj multaj multaj fakoj de la vivo.

La esperantistoj havas la ŝlosilon

bildo de dipcas

dipcas 1 jaro 16 semajnoj 3 tagoj 5 horoj ago

La esperantistoj havas la ŝlosilon de nia estonteco, kaj perdi bonajn ilojn kiel la tutmonde konata Vikipedio estas granda eraro.

Interesa diskuto... Jes gxi estas

bildo de denizo

denizo 1 jaro 16 semajnoj 2 tagoj 10 horoj ago

Interesa diskuto...
Jes ĝi estas bona ilo, sed ĉu ĝi vere gravas fronte al neesperantistoj?
Laŭ mi ne. Estas multe pli da aliaj aferoj, kiujn pli gravas se vi rigardas la esperantistaro kiel tuto (se tio iam/plu eblas)
Dum varbado de komencantoj en Danio, ni ne rakontas pri poresperantistaj servoj krom Pasporta Servo.
Mi taksas la eblecon ekhavi personaj sociaj kontaktpunktoj tutmonde kiel multe pli grava por danaj komencantoj. En Danio ĉ. 75 % jam parolas la anglan (pli aŭ malpli bone) kaj pro tio malfacilas klarigi kiel ili profitus de eklernado de eo.

Konsentite. Mi nun enmetas ligilo

bildo de denizo

denizo 1 jaro 16 semajnoj 2 tagoj 10 horoj ago

Konsentite. Mi nun enmetas ligilo al tio ĉi diskuto ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo

Tamen en Rusio sxajne malpli ol

bildo de max12354

max12354 1 jaro 16 semajnoj 1 tago 3 horoj ago

Tamen en Rusio ŝajne malpli ol 10% scias la anglan.