Komenciĝis en la hispana blogosfero kampanjo por peti al la registaro la apogon por la tutmonda malpermeso de la grapolbomboj. Ĝin iniciatis esperantisto (laŭ memdifino), kaj ĝis nun kun tre bona sukceso.
Legi »|
El Tonyo Publikigita antaŭ 1 jaro 53 min – Anoncita antaŭ 51 semajnoj 6 tagoj
Etikedoj: |
Komenciĝis en la hispana blogosfero kampanjo por peti al la registaro la apogon por la tutmonda malpermeso de la grapolbomboj. Ĝin iniciatis esperantisto (laŭ memdifino), kaj ĝis nun kun tre bona sukceso.
Legi »
Bedaŭrinde, maniero por gajni
ombresaco 52 semajnoj 22 horoj 45 min 28 sec ago
Bedaŭrinde, maniero por gajni militon estas handikapuligi (anstataŭ mortigi) civitanojn, ĉar per ĉi tio oni malriĉigas la landon (per grandaj kostoj pri saneco).
Se dum la milito multaj homoj mortas, la lando kiu perdis povas (pli malpli) rapide rehavi sian vivon, sed granda kvando da handikapuloj tute malebligas retrovi socia normaleco.
Denove, bedaŭrinde
Post legi mian propran tekston,
ombresaco 52 semajnoj 22 horoj 42 min ago
Post legi mian propran tekston, oni povas pensi ke mi pravigas la farado de tiujn aĵojn. Tute male, mi intencis nur aldoni informon pri la kialo de tiuj bombojn.
Tiu elpensaĵo temas pri bombo
farri 52 semajnoj 5 horoj 53 min 59 sec ago
Tiu elpensaĵo temas pri bombo kiu eksplodas je ia alteco antaŭ tuŝi la grundon, tiel ĝi disfaligas centojn da subbomboj alte eksplodaj, kontraŭvojaj, traboraj, homcelaj minoj, fairigaj, ktp.
Pro ĝia amplekso kaj pro la alta kvanto da subbomboj po bombo (ĉ.300), temas pri armilo uzata ĉefe kontraŭ disigitaj celoj. Ĝuste pro tiu ĉi karaktero, tre ofte mortigas nemilitistojn, ĉefe ĉar ĝi estas foje lanĉata sur urbojn.
Krome, inter 5% kaj 10% da subbomboj misfunkcias, tial kelkaj bomboj kiuj ne eksplodis restas surgrunde. Multaj el tiuj eksplodas post iom da tempo kaj estas speciale danĝeraj al infanoj pro ties allogaj formoj; ili ja aspektas tenispilke aŭ trinkaĵskatole.
Pluraj landoj uzis tiun armilon. Rusio uzis ilin en Noĥĉio, Britio uzis ili en Kosovo kaj Irako, Israelo uzadis ilin la jaron 2006 en Libano kaj usono uzis ilin en Afganio, Kosovo, Laoso, Irako, ktp.
Malgraŭ okazigi tre seriozajn problemoj laŭ la internaciaj homaj rajtoj, en Irako oni kalkulas ke Britio kaj Usono uzis milionon da tiaj bomboj.
Ekde la jaro 2003 oni fervore luktas por ĉesigi la uzadon, la produktadon, la disvendadon kaj la stokigon de tiuj armiloj. Nuntempe pli ol 160 NRO-j edukas, esploras, premas diversajn registarojn ŝanĝi siajn politikoj rilate al tiuj ekstremkruelaj armiloj.
Kiu ajn kampanjo kontraŭ la plej granda kruelaĵo elpensita dum la tuta historio ja estas taŭga. Gratulon, antaŭen kaj sukceson!