13

Kosovo, sendependa eŭropa lando

http://joan.nireblog.com

Demokratio (la povo de la popolo) estis praktikita hodiaŭ en Kosovo. Ili decidis. Ili balotis. Ili parolis. Ili sendependiĝis. Nun Rusio, Serbio kaj Hispanio volas malpermesi la liberecon de tiu lando, bona ekzemplo de la demokratio de Serbio, Rusio kaj Hispanio... ĉiam la samaj aŭtoritatismoj.

Legi »
bildo de joan
Sendita de joan Publikigita antaŭ 19 semajnoj 6 tagoj – Anoncita antaŭ 19 semajnoj 6 tagoj
Kategorio: urĝaj novaĵoj   Etikedoj:

Kosovo

bildo de ombresaco

ombresaco 19 semajnoj 6 tagoj 2 horoj 16 min ago

http://klaku.net/politikokajfilozofio/OficialasendependiodeKosovoufinode...
Ĉu la antaŭan artikolon nur 7 homoj konsideras interesa (dum 18 horoj), kaj la nunan 10 personoj klakis dum 10 minutoj?

Kiu estas tiu "admin" kiu klakis la artikolon?

ombresaco, kiel ĉiam :)

bildo de dipcas

dipcas 19 semajnoj 6 tagoj 2 horoj 3 min ago

Li neniam pridiskutas la ĉefan temon, li neniam aldonas ion en la ideon... li nur analizas la titolon, la enhavon aŭ la balotistoj... hahahahahahahahahaha tre amuza homo! haha

Al mi gravas

bildo de liberecano

liberecano 19 semajnoj 6 tagoj 1 horo 44 min ago

Mi pensas ke ĉiuj la popoloj de la mondo devas esti samrajtaj... kaj unu rajto ke multaj landoj havas estas ĝui propan ŝtaton... do mi pensas ke ĉiuj landoj devas havi propran ŝtaton se ili mem decidas.

Temas ne pri tio, ke Rusio kontrauxas

bildo de Slavik

Slavik 19 semajnoj 5 tagoj 15 horoj 43 min ago

Problemo ne estas, ke kosovanoj volas esti liberaj, dum Rusio kaj Serbio kontrauxas.
"Memliberigxo" de Kosovo ne estas per si mem problemo, cxar abundas tiaj memliberigxintaj landetoj. Problemo estas pri tio, ke Kosovon volas agnoski aliaj sxtatoj (Usono kaj kelkaj en EU). Tio aspektus kiel deziro gxeni Serbion kaj alian "neflekseblan" landaron, neniel plu; cxar dum pli ol jardeko (!) fakte memregata kaj sendependa estas, ekzemple, Sud-Osetio, kaj la tuta mondo nur scipovas diri: "Ni respektas tutecon de Kartvelio" (kiu neniam post disfalo de Sovetunio, do post sia propra sendependigxo, havis Sud-Osetion).

Rusio, aux pli bone diri pri mi mem, kontrauxas oficialan sendependigxon de Kosovo, cxar klare temas pri "duoblaj standartoj": iuj popoloj estas pli rajtaj je sendependeco, ol la aliaj. Klare, neniu rajtas sendependigxi en NATO kaj satelitaj landoj, sed aliloke -- kiom vi volas.

Re: pri ke Rusio kontrauxas

bildo de joevinilo

joevinilo 19 semajnoj 5 tagoj 14 horoj 46 min ago

"cxar klare temas pri "duoblaj standartoj": iuj popoloj estas pli rajtaj je sendependeco, ol la aliaj"...

Do vi diris klare ke la solvo estas ke cxiu popolo en la mondo estu libera. Kaj fina punkto.

auxtomataj klakoj

bildo de joan

joan 19 semajnoj 5 tagoj 10 horoj 22 min ago

kara ombresaco, 'admin' estas la sistemo mem. Klaku (pere de Drupalo) havas modulon kiu klakas 2 novajxoj hazardaj (angle estas random) por doni 'vivon' en la jxusxaj novajxoj cxiu horo. Do en 3 horoj estos 6 novajxoj klakitaj de 'admin'.
Se vi konsideras ke tio ne estas bona, proponu alternativon al la manko de partopreno (vi scias ke ne amaso da esperantistoj partoprenas en Klaku.net) kaj mi konfiguras ke la 'admin' ne klaku auxtomate. Ni povas konfiguri ke Klaku fari '8 klakoj' po horo... aux 'neniu'... tio dependas de la uzantaro.

Alia afero... de nun mi proponas ke kritikoj, komentoj, propnoj pri Klaku.net estu anoncitaj aux senditaj rekte en la http://klaku.net/blogo kaj ne sub la novajxoj, cxu ne estas pli bone? :-)

Mi profitas tiun cxi mesagxon por saluti al miaj familianoj.

hahahaha

Dankon pro la klarigo

bildo de ombresaco

ombresaco 19 semajnoj 5 tagoj 9 horoj 37 min ago

Tiu afero (admin) mi tute ne konis, kaj mi ne ceras cxu gxi estas bone aux malbone, ni vidos post kelkaj tagoj funkciado, sed la nomo (miaopinie) ne tro klarigas la aferon.

Pri via propono pridiskuti klakumaj temoj cxe la blogo (anstataux sub la novajxo) mi pripensas gxin korekta decido, sed mi ne scias cxu gxi estos tre utila. Aliflanke, almenaux mi ne povas skribi novan blogeron, nur komenti temojn kiuj aliaj komencis.

Ankaux mi salutas mian familianon ;)

Pri admin

bildo de Slavik

Slavik 19 semajnoj 4 tagoj 23 horoj 38 min ago

Vere, eble ŝanĝi nomon de "admin" estus pli konvene. Ekzemple, "Spirito" aŭ "Roboto" iom klarigus la esencon de tiu aganto :)

Saluton al ĉiuj, kiuj konas min! :)

La Teorio - tre bela, La praktiko - tre trista

kasia.idziaszczyk 19 semajnoj 5 tagoj 7 horoj 28 min ago

Laux mia scio, ne ekzistas nek la landlimon inter Kosovo kaj Serbio. Pro tio, estas iom nekredeblan paroli pri la sendependenco. Aliaj malliberajn landoj, provincoj, regionoj (ne gravas la nomon) devus nun profiti la tempon por publike kaj internacie debati iliajn legxajn situaciojn. Kial preskaux cxiujn europajn landoj aplaudis la deklaracion de Kosovo (unu regiono malgranda de Serbio) kaj ne subtenas aliajn landoj (pli grandaj, pli povaj, en la centro kaj sudo de la Europo) kun la celo de sendependigxi aux demokratigxi? Malgxuste!

» Do vi diris klare ke la

bildo de Slavik

Slavik 19 semajnoj 4 tagoj 23 horoj 31 min ago

» Do vi diris klare ke la solvo estas ke cxiu popolo en la mondo estu libera...

La ŝerco povus esti tre amuza, se ne temus pri senĉesa sangoverŝado ĉie, kie oni puŝas homojn al surogata „libero“ por tikli memeamon de iu nova etna careto :(

Krom la magraj realigoj, alia kontraŭdiro estas la fakto, eble por vi nekonata, ke etnoj kutime loĝas miksite. "Ĉiu popolo estu libera" en la senco "havu propran ŝtaton" signifas, ke milionoj devintus iĝi rifuĝintoj (ĝuste tiel okazas ĉe "liberiĝoj", ankaŭ ĉe la "eklibero" kosov-albana).

Lastaj komentoj

Ligiloj