11

La poloj balotas la parlamenton

bildo de joan
El joan Publikigita antaŭ 44 semajnoj 5 tagoj – Anoncita antaŭ 44 semajnoj 4 tagoj
Etikedoj:
http://joan.nireblog.com

De ĉimatene (21a de oktobro) malfermiĝis la balotadon en Pollando por decidi la novajn regantojn de la pola parlamento.

Legi »

Sukceson al niaj polaj gefratoj.

bildo de farri

farri 44 semajnoj 5 tagoj 2 horoj 22 min ago

Sukceson al niaj polaj gefratoj. For la faŝismon el Pollando!

for!

bildo de joan

joan 44 semajnoj 5 tagoj 2 horoj 21 min ago

for!

Mi kredas ke la gxemeloj Kaczynski

bildo de kasia.idziaszczyk

kasia.idziaszczyk 44 semajnoj 5 tagoj 1 horo 57 min ago

Mi kredas ke la ĝemeloj Kaczynski ne estas faŝistuloj. Ilia granda eraro estis la politika unio kun faŝista partio nomiĝanta LPR. La patro de ĉefo de LPR, Roman Giertych, en la Eŭropa Parlamento negis la Holokaŭston. La politikan internacian prezon pagis Kaczynski. Ĝuste! Tiun union neniam devintus okazi! Mi ŝatus memorigi ke Kaczynski luktis kontraŭ komunismo apud Lech Walesa en Solidarnosc. Ili havas demokratajn, sed konservativajn ideojn, ne konatajn kaj ne akcepteblajn laŭ la eŭropa libera moderna societo.

Hodiaŭ la ĝemeloj pagos grandan politikan prezon, ĉar antaŭ du jarojn ili preferis uniĝi kun LPR (faxistoj) kaj Samoobrona RP (popolistoj) ol akcepti liberalisman politikon de la Platforma Obywatelska, kiu espereble gajnos, sed la prezidanto Lech Kaczynski povas bloki multajn iliajn reformoj. Platforma Obywatelska ne havos sufiĉan politikan povon por regi sola Polandon.

Dankegon pro la klarigoj, pola

bildo de farri

farri 44 semajnoj 5 tagoj 1 horo 38 min ago

Dankegon pro la klarigoj, pola vidpunkto plej valoras kaj utilas!
Sukceson kaj plej bonajn dezirojn por ĉiuj poloj!

Bone, sed ĉiamaniere... for la

bildo de joan

joan 44 semajnoj 5 tagoj 1 horo 37 min ago

Bone, sed ĉiamaniere... for la faŝistoj de Pollando kaj de la mondo!

hahahahahahahaha

Bone, sed oni ne facilanime uzu

bildo de sam

sam 44 semajnoj 3 tagoj 16 horoj 51 min ago

Bone, sed oni ne facilanime uzu la vortojn "faŝismo" aŭ "faŝisto" por kiu ajn (ekstrema) konservativulo. Tiam la termino perdas sencon kaj necesos krei alian por la veraj faŝistoj.
(Koran dankon, Kasia, pro la informoj)

Mi ne povus kongrui pli. Ni rezervu

bildo de ombresaco

ombresaco 44 semajnoj 3 tagoj 13 horoj 50 min ago

Mi ne povus kongrui pli. Ni rezervu tiun vorton por la veraj.

Bedauxrinde la ideoj kiel fasxismo,

bildo de kasia.idziaszczyk

kasia.idziaszczyk 44 semajnoj 2 tagoj 4 horoj 30 min ago

Bedaŭrinde la ideoj kiel faŝismo, komunismo (en Pollando estis nomata tiu epoko la "reala socialismo") ankaŭ ekstrema katolikismo kaj popolismo (dum la lastaj du jaroj estis tre danĝera influo de Radio Maria kaj lia ĉefo Rydzyk al ĝemeloj Kaczynski kaj al publikaj amaskomunikiloj) la plej facile kaptas la homan atenton. Kial gajnis Kaczynski? Mi donos mian opinion: Antaŭ du jarojn Pollando suferis profundan politikan/socialan/kulturan krizon. La poloj devis decidi ĉu ili volis esti en la Eŭropa Unio. Tiam aktiviĝis LPR (la faŝistoj) kaj Samoobrona RP (la popolistoj). Samtempe la registaro (post-komunistoj) perdis la socian konfidon. Ekstremismo profitis tian ĝeneralan malkontenton kaj bombis celebrojn per malsanaj frenezaj ideoj. Samtempe komencis la granda enmigrado. Kaczynski gajnis danke al maljunuloj tiam. Kurioze: Malgraŭ ke la Platforma Obywatelsla gajnis la elektadon, la PiS akiris pli bonan rezulton ol la pasintaj du jaroj. Do, oni povas supozi ke la milito inter la konservatismo kaj la liberalismo en Pollando daŭros pliajn jarojn (almenaŭ 4). Bona novajxo: La faxistoj (LPR) kaj la populistoj (Samoobrona RP) ne atingis la parlamenton.

Dimanĉe la 21an de oktobro gajnis aŭ pli bone diri renaskiĝis en Pollando la demokratajn eŭropajn ideojn. Malgraŭ ke la lando perdis dum 123 jaroj sian sendependecon, poste spertis la du militojn kaj sovietan komunismon, la poloj ĉiam en la koro estis eŭropanoj (la pola konstitucio de 1793 konsiderata tre moderna kuraĝa liberala dokumento) Lech Walesa kaj Solidarnosc kaj fine Platforma Obywatelska.

Denove koran dankon pro la informoj.

bildo de farri

farri 44 semajnoj 2 tagoj 4 horoj 19 min ago

Denove koran dankon pro la informoj. Laŭ mi, unu el la bonaĵoj de Esperanto estas la fakto ke, ni povas informi unuj la aliajn sen la perado de novaĵagentejoj kaj tendenca ĵurnalismo. Tial, ni ne nur legis pri la situacio en Pollando sed ni legis rekte el polino. Dziękuję bardzo!