Kial Israelo protestas kontraŭ la terorismo ke li suferas, sed samtempe Israelo same faras kontraŭ la palestina popolo? Ĉu la solvo kontraŭ la perforto estas reagi perforte? Ĉu la solvo por ne havi militojn estas organizi militojn?
Legi »|
El dipcas Publikigita antaŭ 1 jaro 14 semajnoj – Anoncita antaŭ 1 jaro 14 semajnoj
Etikedoj: |
Kial Israelo protestas kontraŭ la terorismo ke li suferas, sed samtempe Israelo same faras kontraŭ la palestina popolo? Ĉu la solvo kontraŭ la perforto estas reagi perforte? Ĉu la solvo por ne havi militojn estas organizi militojn?
Legi »
Nacioj petas pacon per perforto.
joan 1 jaro 13 semajnoj 1 tago 4 horoj ago
Nacioj petas pacon per perforto. Nacioj defendas vivon per armiloj. Kia freneza mondo! Kiom da malamo kaj hipokresio!
Kiel domaĝe, ke la antaŭjuĝoj
gzeevi 1 jaro 9 semajnoj 6 tagoj 5 horoj ago
Kiel domaĝe, ke la antaŭjuĝoj blindigas la parolanton!
La palestina aŭtonomio estas sendependa jam 14 jarojn, kaj la en gaza strio ne estas judaj loĝantoj aŭ armeo jam 2 jarojn. Dum tiu longa tempo la lokaj loĝantoj estus povintaj turni sian landon al dua Singapuro - streĉe labori, krei gravan komercan krucvojon en la Mediteraneo. Anstataŭ tio ili enviis, malamis, instruis envion kaj malamon, kaj senĉese kaj senutile revis pri venĝo. Sur la ruinoj de la iamaj florantaj judaj vilaĝoj ĝis nun konstruis nenion - nur trajnkampojn por la milicioj. Dum la lastaj 7 jaroj ili senĉese lanĉis centojn da rakedojn al la ĉirkaŭantaj judaj vilaĝoj kaj urbetoj, ne zorgante pri tio, ke la celoj estas civilaj: domoj, lernejoj, ktp. Ilia celo estas: timigi la civilan loĝantaron, forpeli ilin el iliaj hejmoj. Israelo deklaris, ke ĝi pretas rekoni pacan palestinan najbaran ŝtaton. La Hamas deklaris, ke ĝi neniam rekonos Israelon, en neniaj cirkonstancoj, kaj la fina celo estas: "liberigo de la tuta Palestino" de ĉiuj judoj, ĝis la kreo de islama kalifejo.
Se senĉese falas rakedoj al senkulpaj loĝantoj, - ĉiu registaro DEVAS defendi siajn civitanojn! Se ĝi ne kapablas - ĝi devas rezigni! Ĝi ne havas alian eblecon, nur ekprovi ĉesigi la bombardadon. Centoj da rakedoj falis sur kampoj, eĉ sur stratoj, sed ne kaŭzis tro grandan damaĝon - en tiuj multaj okazoj Israelo ne reagis! Sed se iu rakedo trafas domon, kaj mortigas la loĝantojn en ĝi - oni devas ne reagi?? Certe, oni ekprovas trafi la lanĉinton, aŭ la planantojn de la venonta lanĉo. Ĉu vi nomas tion "perforto"?
Iliaj rakedoj ne estas "defendo" - sed certe "atako". Se vi ne vidas la diferencon, se vi apogas iliajn ideojn kaj konduton - vi helpas krei la novan centron de la fanatika islamo, kontraŭ la humanismo, kontraŭ la ideo de Esperanto.
Gozo
Bona respondo. se la palestinanoj
Urso 1 jaro 9 semajnoj 6 tagoj 4 horoj ago
Bona respondo. se la palestinanoj dezirus forlasi la armilojn estus paco, se la israelanoj tion farus estus dua holokaŭsto.
nur spektu tion http://www.youtube.com/watch?v=AY0zE64thJ4
Estimata, tiu diskurso preskaŭ
farri 1 jaro 9 semajnoj 5 tagoj 10 horoj ago
Estimata, tiu diskurso preskaŭ dogma aŭ lernolibra tute ne kongruas kun la realo. Nu, certe vi ankaŭ estis devigita, kiel ĉiu israelano, militservi. Ĉu vi pafis kontraŭ palestinanojn? Ĉu vi iel respondecis pri mortigo de eksterlandaj helpantoj irintaj helpi la mizeran situacion en Gaza? Ĉu vi vere kredas ke lando ĉirkaŭita de muro, landlimo kun amaso da kontroloj, kaj nuligita ties limo al Egiptio, senĉesaj bombatakoj de helikoptero povus libere developiĝi? Ĉefe se oni demokratie voĉdonas amase registaron nekonvenan kaj la malhelpo venas el ĉie.
Ĉu vere kion vi diras oni kredigas en Israelo?
Klare videblas ke oni demetis la israelaj koloniistoj el la lando por krei la plej grandan koncentrejon tutmonda.
Krom ĉio ĉi, al via diskurso, okulo por okulo, dento por dento; mi volas esprimi mian plej energian rifuzon.