Ĉi sabate, 7-a de julio, okazos virtuala renkontiĝo en Second Life (Dua Vivo, vidu http://www.secondlife.com), kiu estas interreta virtuala mondo. Laŭdire, partoprenos Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kiel speciala gasto.
Legi »Ĉi sabate, 7-a de julio, okazos virtuala renkontiĝo en Second Life (Dua Vivo, vidu http://www.secondlife.com), kiu estas interreta virtuala mondo. Laŭdire, partoprenos Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kiel speciala gasto.
Legi »
Mi ne povos partopreni, mia interreto
petropolo 1 jaro 2 tagoj 8 horoj 25 min ago
Mi ne povos partopreni, mia interreto estas tro malrapida por second life, bedauxrinde. Sed cxiuj, kies interreto estas bona povus partoprenis. Bonvolu!
Mi eniris en DuaVivo, per linuksa
nigrakor 1 jaro 2 tagoj 7 horoj 23 min ago
Mi eniris en DuaVivo, per linuksa eldono de la programo sed malbone komprenis la funkciadon de la programo, do mi plibone renkontu vin en la komentoj de klaku.net.
ĝeeeeee!
Mi bedaŭras ke vi ambaŭ ne povis
eledu 1 jaro 23 horoj 25 min 16 sec ago
Mi bedaŭras ke vi ambaŭ ne povis ĉeesti la kunvenon. Eble en la venonta okazo. Entute, partoprenis ĉirkaŭ dudek personoj. Mi faris kelkajn fotojn. Jen ili:
http://picasaweb.google.com/eiriarte/VirtualaRenkontiOEnDuaVivo
amuze, ĉu io rakontinda pri la
nigrakor 1 jaro 18 horoj 34 min 50 sec ago
amuze, ĉu io rakontinda pri la kunveno?
Nu, ne multe, laŭ mi. La kunveno
eledu 52 semajnoj 8 horoj 37 min 56 sec ago
Nu, ne multe, laŭ mi. La kunveno daŭris du horojn, sed mi ne povis ĉeesti la tutan tempon. Ne estis konkreta temo por babili, tial ni parolis pri tre diversaj aferoj, jen interesaj, jen ne :) La partoprenintoj loĝas ĉefe en Ameriko (ĉefe en Usono) kaj en Eŭropo.
Efektive, partoprenis Renato Corsetti, kun avataro ja simila al li :)
Eble rakontindas ke alvenis DuaVivano, neesperantisto, kaj anglalingve ofertis senpagan virtualan lokon por niaj ontaj kunvenoj. Mi ne scias ĉu tio eventuale fariĝos fakto.
Krome, iu Erick Nykvist disdonis al ni ekzemplerojn de la DuaViva revuo SEMAJNO, kiu (virtuale) publikiĝas en la dana, la angla kaj Esperanto!
Ŝajnas ke la novaĵo pri ĉi tiu kunveno eble aperos en la revuo Esperanto (oficiala organo de UEA).
Ĝenerale ĝi estis tre interesa kaj amuza sperto. Ni parolis, ŝercis, ridis kaj eĉ dancis! ;-)
Dua Vivo, la virtuala finka venko
joan 51 semajnoj 6 tagoj 18 horoj 12 min ago
Dua Vivo, la virtuala finka venko ;-)