Klaku

Victor Koo sukcesis en kunigo de youku.com kaj tudou.com

bildo de El Popola Ĉinio
Adreso: www.espero.com.cn
En la jaro 2007 Victor Koo malfermis la videan retejon youku.com kaj post nelonge la lasta ja fariĝis kerna reprezentanto de la videaj retejoj en Ĉinio. En la jaro 2012 la retejo youku.com aneksis kaj aĉetis alian videan retejon tudou.com, kiu havis certan potencon en Ĉinio, kaj establis la korporacion Youku Tudou Inc.

Nova rekorto: dek milionoj da metroaj pasaĝeroj en unu tago

bildo de akvo
Adreso: esperanto.cri.cn
La 9an de marto la Pekina Trafika Komitato informis, ke en la 8a de marto la metroaj pasaĝeroj en Pekino nombris 10,2754 milionojn. La nombro superis tiun de la pasaĝeroj en la moskva metroaro, kiu averaĝe transportas 9 milionojn da veturantoj en ĉiu tago.

EU-instanco trovas ke TEJO ekzistas

bildo de kallekn
Adreso: www.liberafolio.org
Pasintjare EU-instancoj decidis, ke TEJO ne rajtas ricevi certajn EU-subvenciojn celitajn por junulara agado, ĉar ĝi estas parto de la nejunulara UEA. Tio kondukis al granda deficito en la buĝeto. Laŭ nova interpreto de la koncerna EU-instanco TEJO tamen ja havas propran juran personecon – kaj tial havas multe pli grandajn ŝancojn ricevi subvenciojn. Jam nuligita elpago eble tamen okazos.

Esperanto viglas en Baotou

bildo de El Popola Ĉinio
Adreso: www.espero.com.cn
Inter la 16a kaj 18a de julio en la urbo Baotou, Interna Mongolio, Ĉinio okazis la 6a Internacia E-turisma festivalo kaj la 3a Baotou-a Kultura E-Festivalo sur Stepo. Fremdlandaj turistoj vizitis la stepon kaj spektis la mongolan festivalon Nadamu por percepti la morojn kaj kutimojn de la mongola nacio.

La arta zono 798 en Pekino

bildo de El Popola Ĉinio
Adreso: www.espero.com.cn
En la jaro 2003 la arta zono 798 en Pekino estis juĝita de la usona gazeto Time kiel unu el la 22 artaj centroj de urboj en la mondo, kiuj havas rimarkindajn trajtojn de kulturo...

Kompilaĵo de infanaj kantoj

bildo de ombresaco
Adreso: esperanto.com
Jen eta projekto. Estas multaj tekstaj kompilaĵoj de infanaj kantoj aŭ rimaĵoj. Sed ili estas por gepatroj, kiuj devas lerni antaŭ ol diri al a la filo, kaj neniu havas sonon, aŭ ĝi ne estas altkvalite. Mi petas helpon de iu ajn kiu kapablus kunlabori.

"Verda Ĉinio" startis en Yantai

bildo de El Popola Ĉinio
Adreso: www.espero.com.cn
La 29an de julio en la urbo Yantai de Shandong-provinco en orienta Ĉinio komenciĝis la agado "vojaĝi kun ĉiutagaj necesaĵoj" kadre de la mediprotekta kampanjo "Verda Ĉinio".

La plej granda subtera vinkelo en la mondo

bildo de El Popola Ĉinio
Adreso: www.espero.com.cn
En Moldavio, ne tre vaste konata malgranda lando, havas la plej grandan subteran vinkelon en la mondo. La vinkelo longas je 113 kolemetroj, interne estas eĉ boteloj da vino de Putin...

Vikinovaĵoj intervjuas al Jorge Montanari, trejnisto de la Esperanta Selektitaro

bildo de Sahaquiel
Adreso: https:
Vikinovaĵoj intervjuas al Jorge Montanari, trejnisto de la Esperanta Selektitaro

Ni jam konfiguris konton de Twitter por Klaku

bildo de joancatala
Adreso: https:
Ni jam konfiguris konton de Twitter por KLAKU Sekvu @klaku_net kaj amuziĝu!

Nova Honora Membro de UEA

bildo de El Popola Ĉinio
Adreso: www.espero.com.cn
En sia unua kunsido sabate la Komitato de UEA elektis la eminentan brazilan esperantiston Gersi Bays (1934) kiel Honoran Membron de UEA. S­ro Bays eklernis Esperanton en 1947 pergermanlingva gramatiko, trovita en la lerneja biblioteko. Li estas membro de UEA ekde 1952 kaj dumviva membro ekde 1978. En 1980 li fondis la eldonejon Fonto, kiu fariĝis unu el la plej gravaj eldonejoj en la historio de Esperanto. Ĝi aperigis plurajn dekojn da libroj en Esperanto, originalaj kaj tradukitaj, i.a. kvar verkojn en la Serio Oriento­Okcidento de UEA (La Luzidoj de Luís Vaz de Camões; Cent jaroj da soleco de Gabriel García Marquez; Antologio latina 1­2, komp. G. Berveling; Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo). Bays verkis ankaŭ mem originalan romanon, La profeto el Pedras (2001).

Mesaĝo de Louis C. Zaleski­Zamenhof al la 99­a UK en Bonaero

bildo de El Popola Ĉinio
Adreso: www.espero.com.cn
posteulo de Zamenhof verkis gratulleteron al la 99-a UK

La UK en Bonaero–"kongreseto" ne malbona sed retkonekto malbona

bildo de El Popola Ĉinio
Adreso: www.espero.com.cn
La 99-a Universala Kongreso komenciĝis en Bonaero, Argentino. En la nuna reta epoko multaj el tiuj kiuj ne sukcesis fizike ĉeesti, foje rete serĉas informojn pro la irado de la kongreso. Kaj ankaŭ redaktoroj de la Esperantaj amaskomunikiloj.

Foto-ekspozicio en Bonaero

bildo de El Popola Ĉinio
Adreso: www.espero.com.cn
La ekspozicio elektis 50 fotojn por tutamplekse montri belajn kulturajn kaj naturajn pejzaĝojn kaj grandajn ŝanĝiĝojn en Pekino kun la celo rekte, figure kaj arte konigi al internaciaj amikoj kaj argentinanoj belan Ĉinion kaj ĉarman Pekinon.

Profundaj sentoj al la Silka Vojo

bildo de El Popola Ĉinio
Adreso: www.espero.com.cn
Partoprenantoj de la 71-a UK en Pekino en 1986 eble ankoraŭ memoras la danc-dramon "Silka Vojo" ludatan de ĉinaj artistoj. La flirtaj danc-movoj, pimpaj kostumoj, ekzotikaj muzikoj kaj grandiozaj scenoj bone impresis ĉiujn spektantojn. De tiam forpasis 10 jaroj. Kiam mi renkontis artistojn de la danc-dramo en Lanzhou, mi estis refoje kortuŝita ne nur de ilia profunda amo al la Silka Vojo.

Aŭdvide: La meteorito de Ĉeljabinsk. Televidaj raportaĵoj

bildo de Aŭdvide
Adreso: audvide.blogspot.com
Hodiaŭ mi proponas mense reveni en februaron 2013 kaj ankoraŭfoje eksenti atmosferon de la senprecedenta en la monda historio okazaĵo -- eksplodo de meteorito super rusia urbo Ĉeljabinsk.

Klaku.net © 2007/2014 estas povigita de Drupalo - Evoluita de Kreanto Servoj el Benicassim